bildo de kvar jorkŝiraj viroj

Kvar Jorkŝiraj Viroj

Traduko de la bonkonata skeĉo de Monty Python

Kvar bonvestitaj maljunuloj sidas kune dum ferio. Malnovstila nostalgia kanto ludas fone.
Ha jes, tre tolerebla, tre tolerebla rizoto estis tio.
Ne ekzistas io pli bona ol glaso da Château de Chasselas.
Prave!
Antaŭ tridek jaroj, kiu imagus, ke ni sidos ĉi tie, trinkante Château de Chasselas?
Ĝuste! Ni estus feliĉaj havi sufiĉe da mono por aĉeti tason da teo.
Taso da malvarma teo.
Sen lakto aŭ sukero.
Aŭ teo.
En rompetita tasaĉo.
Ho, ni neniam havis tason. Ni devis trinki el volvita ĵurnalo.
Ni devis suĉi malsekan ŝtofon.
Sed ni estis feliĉaj tiam, kvankam ni estis malriĉaj.
Ĝuste ĉar ni estis malriĉaj. Mia paĉjo kutime diris al mi, "per mono, oni ne povas aĉeti feliĉon, filo."
Li pravis!
Jes, vere.
Mi estis pli feliĉa kiam mi havis nenion. Ni loĝis en malgrandega malnova domo, kiu havis grandajn truojn en la tegmento.
Domo! Vi estis bonŝancaj, ke vi loĝis en domo! Ni devis loĝi en unu ĉambro, ni ĉiuj 26, sen meblaro, mankis duono de la planko, kaj ni ĉiuj ariĝis en angulo pro timo, ke ni falos.
Vi estis bonŝancaj, ke vi havis ĉambron! Ni devis loĝi en koridoro!
Ho mia dio! Ni revadis loĝi en koridoro! Ĝi estus palaco por ni! Ni loĝis en malnova kuvo, sur rubejo. Ĉiun matenon ni vekiĝis, kiam oni ŝutis sur nin amason da putrantaj fiŝoj. Domo, ej?
Nu, kiam mi diris domon, ĝi estis nur truo en la grundo, kovrita per tuko, sed estis domo por ni.
Ni estis forpelitaj de nia truo en la grundo. Ni devis iri por loĝi en lago.
Vi estis bonŝancaj, ke vi havis lagon. Estis 150 el ni loĝantaj en ŝuskatolo meze de la strato.
Ĉu el kartono?
Jes.
Vi bonŝancis! Ni loĝis tri monatojn en papersako en kloaka cisterno. Ni devis ellitiĝi je la 6a matene, purigi la papersakon, labori en la fabriko 14 horojn tage, por gajni po 25 cendojn semajne. Post kiam ni revenis hejmen, nia patro draŝadis nin en dormon per sia zono.
Lukso! Ni devis ellagiĝi je la 3a matene, purigi la lagon, manĝi manplenon da varma gruzo, labori 20 horojn tage en la fabriko por gajni po 2 cendojn monate kaj reveni hejmen. Tiam paĉjo bategadis nin en dormon per rompita botelo, se ni bonŝancis.
Nu kompreneble, estis ege malfacile por ni. Ni devis elŝuskatoliĝi je noktomezo kaj purigi la vojon, lekante ĝin per la lango. Ni devis manĝi du manplenojn da malvarmega gruzo, labori 24 horojn tage en la fabriko por gajni po 25 cendojn kvarjare. Post kiam ni revenis hejmen, paĉjo distranĉadis nin en du pecojn per pantranĉilo.
Bone! Mi devis leviĝi matene je la 10a dum la nokto, duonhoron antaŭ ol mi enlitiĝis, manĝi pecon de malvarma veneno, labori 29 horojn tage en la fabriko kaj pagi al la fabrikestro monon por la rajto labori. Post kiam ni revenis hejmen, nia gepatroj mortigis nin kaj dancis sur nia tombo, kantante 'Haleluja'.
Sed provu diri tion al la hodiaŭaj junuloj kaj ili ne kredos vin!
Ne! Prave! Ili neniam kredos nin!